Esperantlingvaj

artikoloj en Esperanto

Veni, vidi, vici

la Esperanta versio

Veni, vidi, vici estas konata latina proverbo, ”mi venis, vidis, venkis”, kiu signifas facilan, rapidan venkon. La origino de la proverbo estas en la letero, kiun Julio Cezaro skribis al sia amiko Amantius en la senato, post kiam li venkis la ribelan reĝon Farnakes II en la batalo de Zela. Kvankam la romianoj klare havis…

Ĉu uzu la akuzativon kun la prepozicioj ”ĉe”, ”preter” kaj ”tra”?

Elekti la ĝustan prepozicion povas esti surprize malfacila tasko. Tre ofte la denaska lingvo forte influas la elekton: kiujn prepoziciojn oni uzas en ĝi aŭ ĉu oni eĉ entute uzas prepoziciojn. Mi partoprenis kurson, en kiu la instruisto rekomendis, ke prefere ne uzu la akuzativon kun ”ĉe”, ”preter” kaj ”tra”. Tio certe estas la plej…

Po kiel polonio?

Kemia elemento polonio havas la simbolon Po. ”Po” ankaŭ estas vorteto en Esperanto, kaj tiu vorteto ofte ŝajnas kaŭzi problemojn. Kelkaj uzas ĝin erare, aliaj hezitas kaj demandas sin, kiel oni uzu ĝin. En ĉi tiu artikolo mi provas klarigi la aferon. Ĉu ”po” estas rolvorteto aŭ e-vorteca vorteto? PMEG konstatas Tradicie po estas klasita…

Ĉu nur ”bonvolu”?

Sur alia forumo iu demandis, ĉu oni rajtas uzi nur la u-modon de la verbo ”bonvoli”. Pravas, ke oni ofte vidas nur tiun formon kaj ĉi tial la demando estas bona. PIV difinas la verbon kiel Esti tiel bona, ke oni afable konsentas kaj donas ekzemplojn (ambaŭ Zamenhofaj) eminentaj personoj, kiuj bonvolis eniri en la…

Ĉu mankas montrilo por la esivo kaj la translativo?

Unu el la oftaj demandoj sur diversaj forumoj pri Esperanto estas rolo de la vorto ”kiel”. Tio ne estas mirinda, ĉar la vorto havas multajn rolojn. Oni povas ja diri ke tro multajn. Mi pritraktas ĉi tie unu rolon. Rolmontra ”kiel” Temas pri rolmontra ”kiel”, kiam la vorto post ”kiel” – praktike substantivo – montras,…

Kiam verbigi adjektivojn?

Tomaso Aleksander, pseŭdo­nime Salivanto, estas konata parto­­prenanto ekz. en la angla Esperanto-forumo de Duolingo. Kvankam mi ĉiam ne konsentas kun ri, mi samopinias, kiam oni povas verbigi adjektivojn. Priskribu aferojn per adjektivoj Por priskribi aferojn en Esperanto kaj verŝajne en ĉiuj lingvoj oni uzas kvalitajn vortojn, adjektivojn. Parto de la facileco de Esperanto estas, ke…