Esperantlingvaj

artikoloj en Esperanto

Antisimetria kaj asimetria rilato

kompleta fuŝaĵo pri terminoj

En diskuto en la retejo Discord iu demandis, ĉu la terminoj en Vikipediaj artikoloj kun titoloj Antisimetria rilato kaj Kontraŭsimetria rilato estas ĝustaj. Mi studis la aferon kaj ŝajnas, ke kelkaj terminoj en la artikoloj estas malbone elektitaj kaj entute oni fuŝis la aferon en Esperanto. Difinoj Lasu min komenci per la difinoj de du…

Paskaj bakaĵoj

Ekzistas pluraj, pli malpli samspecaj paskaj bakaĵoj aparte en Mez-Orienta Eŭropo, sed ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj. Jen mi rakontas pri tri verŝajne plej konataj paskaj bakaĵoj en Finnlando, en kiu oni havas siajn proprajn variantojn el ili. паска El Ukrainio devenas bakaĵo kun la nomo паска (pli en la finnalingva Vikipedia artikolo), kies origino…

Pashao

paska frandaĵo

En Finnlando multaj festoj havas apartajn, specialajn manĝaĵojn, kiujn oni preparas por kaj manĝas nur dum tiuj festoj. Unu el tiaj festoj estas Pasko, kaj depende, el kiu parto de la lando vi devenas, la paskaj manĝaĵoj povas varii. la frandaĵo En ĉi tiu artikolo mi donos recepton por unu paska manĝaĵo, kiu estas origine…

Mia kapo doloras!

Sur iu lingva forumo iu atentigis, ke oni uzas la verbon ”danki” laŭ du manieroj: Oni respondis al ri, ke ambaŭ estas ĝustaj kaj samsignifaj, kiam temas pri tio kiel esprimi la ricevanton de la ago. Tio provokis plian demandon, ĉu eblas ĉiam anstataŭigi la akuzativan esprimon (supre ”vin”) per la dativa (”al vi”) en…

Tri konsilioj

Esperante oni jam parolas pri tri konsilioj, kiujn oni tre facile intermiksas. Konsilio de Eŭropo Konsilio de Eŭropo estas interregistara organizaĵo, fondita en 1949, kun ĉefsidejo en Strasburgo, Francio. Ne temas pri EU-organo. La konsilio havas 46 membroŝtatoj – entute ekzistas 51 ŝtatoj en Eŭropo. Memore al la fondiĝo de la konsilio oni festas la…

Strangaĵoj en Duolingo

Mi jam havas strion de pli ol du mil tagoj en Duolingo kaj ofte dum tiuj tagoj mi vidis frazojn, pri kiuj mi demandis min, ĉu ili estas ĝustaj aŭ nur alie strangaj. Unu tagon mi decidis kolekti tiujn por plia analizo. Nun mi ekhavis ideon publikigi ilin. Vi trovos tiujn strangaĵojn sub la kradvorto…