Ĉu mankas montrilo por la esivo kaj la translativo?



Unu el la oftaj demandoj sur diversaj forumoj pri Esperanto estas rolo de la vorto ”kiel”. Tio ne estas mirinda, ĉar la vorto havas multajn rolojn. Oni povas ja diri ke tro multajn. Mi pritraktas ĉi tie unu rolon.

Rolmontra ”kiel”

Temas pri rolmontra ”kiel”, kiam la vorto post ”kiel” – praktike substantivo – montras, kio la subjekto aŭ objekto de la frazo estas, kiel tiu agas, al kiu stato ŝanĝiĝas aŭ estas la rezulto de ŝanĝo – pli en PMEG. Traktu la sekvan frazon:

  • Kiel prezidento Niinistö rajtis nonumi brigadan generalon Pasi Jokinen kiel novan komandanton de la aerarmeo.

En la frazo la vorto ”kiel” aperas dufoje. La unua montras, ke Niinistö jam estas prezidento. Komparu ĉi tion kun la germana esprimo als der Präsident. En la finna kaj ĝiaj parencaj lingvoj oni uzas la gramatikan kazon esivo por tiu celo1.

La dua ”kiel” montras, ke Jokinen fariĝas komandanto. Komparu kun la germana zum Kommandeur. La responda gramatika kazo en la finna kaj ties parencaj lingvoj estas translativo2.

Oni eble konkludas, ke ”kiel + nominativo” montras la esivon, t.e. io jam estas tia, kaj ke ”kiel + akuzativo” montras la translativon, t.e. io ŝanĝiĝas al tia stato. Tiu konkludo estas erara. Problemo nome ekestas, kiam tia esiva esprimo estas parto de rekta objekto.

  • Mi havas araneon kiel dorlotbeston : [fi] (lemmikkieläin→) lemmikkieläime, [de] als Haustier

Araneo jam estas dorlotbesto, ne fariĝas tia.

Do kaj ”kiel + nominativo” kaj ”kiel + akuzativo” povas havi la esivan sencon, sed certe oni ja uzas ”kiel + akuzativo” por montri atingon de stato aŭ…? Bedaŭrinde Esperanto ne estas eĉ tiom logika, ĉar en la frazo

  • Mi farbis la muron blanka.

estas klare, ke la muro nur post farbado estas blanka – atingas blankan staton – sed mankas ”kiel + akuzativo”.

Plie rigardu la frazon:

  • Ri varmigis la metalon ĝis fandiĝo.

La metalo atingas novan staton, do temas pri translativa senco. Atendu! Ĉu oni havas tri tute diversajn manierojn por montri saman ideon, la ŝanĝon al alia stato aŭ la rezulton de la ago?

  • kiel + akuzativo : nonumi… kiel komandanton
  • <nenio> : farbi… blanka
  • ĝis : varmigi ĝis fandiĝo

Tio ja estas mallogika! Ĉu vere dependas de la verbo, kiel oni esprimas la saman bazan ideon, ŝanĝon al alia stato?

Se oni demandus min pri solvo por tiu mallogikaĵo, mi elektus, ke

  • kiel + nominativo aŭ akuzativo depende de, ĉu temas pri subjekto aŭ objekto, montras la esivon, io jam estas tia
  • ĝis + nominativo montras la translativon, io ŝanĝiĝas al tia, atingas staton

ĉar la prepozicio ”ĝis” jam kelkfoje montras precize tion. Laŭ PMEG

Ĝis povas montri ian mezuron, gradon, nivelon aŭ staton, kiun io atingas.

Ne estus probleme, ke ĝi havus tiun ankaŭ pli sisteme. Do laŭ tiu logika maniero oni dirus:

  • Kiel prezidento Niinistö rajtis nonumi brigadan generalon Pasi Jokinen ĝis nova komandanto de la aerarmeo.
  • Mi havas araneon kiel dorlotbeston
  • Mi farbis la muron ĝis blanka.
  • Ri varmigis la metalon ĝis fandiĝo.

Kompreneble tio estas nur mia penso, sed oni ja rajtas esperi.

  1. En la finna la esivo havas ankaŭ aliajn uzojn, sed la baza senco estas tiu, ”esti en iu stato; agi kiel”.
  2. Denove en la finna la translativo havas ankaŭ aliajn uzojn, sed la baza senco estas ”ŝanĝo al alia stato aŭ rezulto de iu ago; atingi staton”.
1
0