Esperantlingvaj

artikoloj en Esperanto

Po kiel polonio?

Kemia elemento polonio havas la simbolon Po. ”Po” ankaŭ estas vorteto en Esperanto, kaj tiu vorteto ofte ŝajnas kaŭzi problemojn. Kelkaj uzas ĝin erare, aliaj hezitas kaj demandas sin, kiel oni uzu ĝin. En ĉi tiu artikolo mi provas klarigi la aferon. Ĉu ”po” estas rolvorteto aŭ e-vorteca vorteto? PMEG konstatas Tradicie po estas klasita…

Ĉu nur ”bonvolu”?

Sur alia forumo iu demandis, ĉu oni rajtas uzi nur la u-modon de la verbo ”bonvoli”. Pravas, ke oni ofte vidas nur tiun formon kaj ĉi tial la demando estas bona. PIV difinas la verbon kiel Esti tiel bona, ke oni afable konsentas kaj donas ekzemplojn (ambaŭ Zamenhofaj) eminentaj personoj, kiuj bonvolis eniri en la…

Ĉu mankas montrilo por la esivo kaj la translativo?

Unu el la oftaj demandoj sur diversaj forumoj pri Esperanto estas rolo de la vorto ”kiel”. Tio ne estas mirinda, ĉar la vorto havas multajn rolojn. Oni povas ja diri ke tro multajn. Mi pritraktas ĉi tie unu rolon. Rolmontra ”kiel” Temas pri rolmontra ”kiel”, kiam la vorto post ”kiel” – praktike substantivo – montras,…

Kiam verbigi adjektivojn?

Tomaso Aleksander, pseŭdo­nime Salivanto, estas konata parto­­prenanto ekz. en la angla Esperanto-forumo de Duolingo. Kvankam mi ne ĉiam konsentas kun ri, mi samopinias, kiam oni povas verbigi adjektivojn. Priskribu aferojn per adjektivoj Por priskribi aferojn en Esperanto kaj verŝajne en ĉiuj lingvoj oni uzas kvalitajn vortojn, adjektivojn. Parto de la facileco de Esperanto estas, ke…

Movado – komunumo

Demando en Finna Babilejo: Kie estas novaj esperantistoj? Respondo, kiel komenco de diskuto: JM : Jes, vi pravas. La lingvo bezonas novajn parolantojn. Notu, ke mi skribis ”la lingvo”, ne ”la movado”, ĉar la movado estas fosiliiĝinta kiel klubo de maljunuloj, kiuj diskutis nur pri la lingvo mem. Mankas uzo de la lingvo por aliaj intencoj….

Kiel montri la frazrolojn de vortoj?

Ĉi tiu artikolo bazas sur mia antaŭa artikolo, kiun mi skribis finne. Ĉi tiun version mi adaptis al ali­lingvaj esperantistoj. En la forumoj de kaj Duolingo kaj Lernu mi multfoje demandis min, kiel multaj parolantoj de la hindoeŭropaj lingvoj, speciale de la angla, ne ŝajnas kompreni, ke ekzistas diversaj manieroj montri rolojn de vortoj en…