
Kial oni ne povas dividi per nul?
De temp’ al temp’ iu demandas, kial ni ne povas dividi per nul. $$\frac{1}{0} = ?$$ Unue ni pensu pri la difino de divido, kiu estas malo de multiplikado. Ekzemple \(\frac{\color{blue}{16}}{2} = \color{red}{8}\), ĉar \(\color{red}{8} \cdot 2 = \color{blue}{16}\) \(\frac{\color{blue}{0}}{5} = \color{red}{0}\), ĉar \(\color{red}{0} \cdot 5 = \color{blue}{0}\) Ni supozu, ke ni povus dividi per…

Geometria meznombro de orta triangulo
Ni havas la jenan triangulon kun punkto \(p\). La tasko estas solvi \(x, y\) kaj \(z\) tiel, ke \(x^2+y^2+z^2\) havas sian minimuman valoron. Alivorte temas pri trovi la punkton de Fermat aŭ geometrian meznombron en ĉi tiu triangulo. Eblas solvi la problemon per trigonometrio (traktu la punkton \(p\) kiel originon kaj \(x^2+y^2+z^2\) kiel ebenon) aŭ…
Pri aroj de nombroj
Al ni skribi nombrojn estas tiel ĉiutaga fenomeno, ke ni ne eĉ pensas, kiom da evoluo necesis, por ke ni havu niajn nunajn nombrojn.
Kapablo por observi kvantojn ŝajnas esti tre frua fenomeno en la evoluo. Ekzemple abieloj povas kalkuli eĉ ĝis kvin kaj diversaj simioj ege pli.
Kia temas pri homoj, oni konjektas baze…
La artefakto YBC 7289
Yale Babylonian Collection estas kolekto de la babilonaj artefaktoj en la Universitato Yale en Usono. La origino de la kolekto estas donaĵo de kojnoskribaj argiltabuletoj en la komenco de la jarcento 1900. Nuntempe la kolekto estas unu el la plej vastaj kolektoj de skribaĵoj el la praa Proksima Oriento.
Antisimetria kaj asimetria rilatoj
kompleta fuŝaĵo pri terminoj
En diskuto en la retejo Discord iu demandis, ĉu la terminoj en Vikipediaj artikoloj kun titoloj Antisimetria rilato kaj Kontraŭsimetria rilato estas ĝustaj. Mi studis la aferon kaj ŝajnas, ke kelkaj terminoj en la artikoloj estas malbone elektitaj kaj entute oni fuŝis la aferon en Esperanto. Difinoj Lasu min komenci per la difinoj de du…